PIV · 664
★amik/o
★amik/o
1 Viro, kiu estas ligita kun alia homo per reciproka inklino: amikon montras malfeliĉo Z; pli bona amiko intima ol parenco malproksima Z; amiko en ĝojo k ploro Z; amiko de amiko estas ankaŭ amiko Z; amiko estas kara, sed vero pli kara Z.
2 Persono, kiu ne intencas malutili, sed estas preta helpi aŭ defendi: malfermu, mi estas amiko; kiu iras? – amikoj de la lando! Z; mi gajnos mian proceson, ĉar mi havas amikon ĉe la kortego; li kolektis ĉiujn siajn amikojn, por apogi la manifestacion.
3 Tiu, kiu havas simpation, emon al io: amiko de la ordo, de la paco; amiko de la virto pli ĝuste ol virtulo; unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo E. Z; respondoj al la amikoj Z.
amika
1 Havanta sentojn de amiko: ili estis tre amikaj inter si Z; montri sin amika al iu.
2 Rilata al amiko(j): amika helpo, konsilo, riproĉo; esti en amikaj rilatoj kun iu; amika ligo K.
amiki (ntr) Esti amiko de: la urso diris: kun homo longe mi amikis K.
amikaĵo. Ago de amiko: fari amikaĵon al iu.
★amikeco. Sentoj de amiko: mi vivas kun li en granda amikeco Z; ligo de amikeco Z; amikeco aparte, ofico aparte Z; mi petegas vin per la rajtoj de nia amikeco de lernejo Z.
amikiĝi. Iĝi amiko: ne amikiĝu kun homo kolerema X; la muso amikiĝis al la rano K.
amikino. Virino, kiu estas ligita kun alia homo per reciproka inklino: ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la infaneco? Z; trovinte, ŝi kunvokas siajn amikinojn, dirante […] N.
boamiko, boamikino (ŝerce) Persono, kun kiu oni havas komuna(j)n seksa(j)n partnero(j)n.
★malamiko
1 Persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas: timu lupon edukitan k malamikon repacigitan Z; kiu nenion savis, malamikon ne havas Z; ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo […] X; la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo N; al malamiko via ne permesus mi tion diri! Z.
2 Tiu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu: al malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro Z; tremanta mano la glavon portas kontraŭ malamikoj Z; viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo X; kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon X.
3 Tiu, kiu kontraŭas, oponas al io: tiaj ambiciaj k obstinaj personoj estas la plej grandaj malamikoj de nia ideo Z; (f) nia plej granda malamiko ĉiam estis la postulado de reformoj Z; plibono estas malamiko de bono Z. ☞ antagonisto.
malamika
1 Malfavora, malsimpatia al iu aŭ io: alpreni sintenon malamikan al la registaro; ĝi estus malamika kontraŭ nia ideo Z.
2 Kontraŭbatalanta: malamika lando, ŝipo, soldato, standardo.
malamikeco. Stato, sentoj de malamiko: Mi metos malamikecon inter vi k la virino X; malamikeco de la nacioj falu, falu! Z; la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio N.
fianĉamiko Z. Kompaniano de la fianĉo ĉe la edziĝo.