PIV · 12687
★prefer/i
★prefer/i (tr) Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia: la viroj preferas la blondulinojn; mi preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno Z; sed mi preferas lasi dishaki min en pecetojn! Z; mi preferis tion ĉi ne fari Z; tion mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj Z; preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj X; preferi morti ol senhonoriĝi; aŭ eble vi preferas, ke mi publikigu miajn projektojn en ia gazeto alia? Z; ŝi ĉiam estis lia preferata infano; mia preferata libro.
prefero. Opinio de tiu, kiu preferas: doni sian preferon al unu projekto; havi preferon por iu.
prefera. Stariganta preferon por iu(j): prefera tarifo; prefera voĉdonado (en kiu la voĉanto povas indiki interne de listo sian preferon por unu elektoto).
prefere. En maniero prefera: prefere neniigi nian domon per fajro, ol permesi, ke ili mizere pereu Z; uzu aviadilon prefere al ŝipo.
preferinda. Tia, ke oni devas ĝin preferi: skriba respondo estas preferinda B; ĉio estus preferinda al tia submetiĝo; preferinde estus, se vi mem ŝin akceptus.
preferindeco. Eco de io preferinda: la loko havas tiun preferindecon, ke ĝi ebligas […]. ☞ avantaĝa, favora, profita.