← Reen al G

PIV 2020 · 5088

★ge/

ge/.
I - Pref. montranta, ke la priparolata grupo konsistas el ambaŭ seksoj, k pli precize signanta:
paron: la gedoktoroj P. Z; gratuli la junajn geedzojn Z; gesinjoroj N. Z; gefianĉoj Z, geamantoj Z, gemastroj Z; gekolomboj;
samgradajn parencojn el ambaŭ seksoj: gefratoj Z (ĉiuj fratoj k fratinoj en unu sama familio); gefiloj Z, geavoj, geonkloj Z, genepoj Z, gekuzoj Z;
personojn de ambaŭ seksoj: gesinjoroj, gelernantoj, gesamideanoj; (analoge) gelernejo. gebanado, geedukado. Rim. Ofte en tiu lasta signifo, la pref. estas neuzata (samideanoj, lernantoj, kursanoj ks).
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
gea. Rilata al ambaŭ seksoj: gea banejo; gea vivo.
geigi. Parigi.
geiĝi. Pariĝi.
geumi (fm) (pp aliseksemuloj) Seksumi. gedormi.