PIV 2026 · Artikolo 11345

★onklo

Litero O★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. onklin/o
  2. boonklo
  3. boonklin/o
  4. geonklo/j
  5. praonklo
  6. praonklin/o
★ onklo
1 frato de la propra patro aŭ patrino.
2 edzo de la propra onklino 1 aŭ onklo 1.
3 (vastasence) plenkreska viro rilate al juna infano.
➞ oĉjo.
onklino
1 fratino de la propra patro aŭ patrino.
2 edzino de la propra onklo 1 aŭ onklino 1.
3 (vastasence) plenkreska virino rilate al juna infano.
➞ onjo.
boonklo
1 onklo 1 aŭ onklo 2 de la propra edzo aŭ edzino.
2 (malofte) onklo 2.
boonklino
1 onklino 1 aŭ onklino 2 de la propra edzo aŭ edzino.
2 (malofte) onklino 2.
geonkloj
1 paro de ies onklo kaj onklino: mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj Z li ekiris la vojon al la hejmo de la geonkloj CPi
2 grupo de homoj el ambaŭ seksoj, en kiu ĉiu estas aŭ onklo aŭ onklino: granda familio prizorgata de atentemaj geonkloj kaj gekuzoj CGa
praonklo onklo de la propra patro aŭ patrino.
praonklino onklino de la propra patro aŭ patrino.