PIV 2020 · 4447
★fianĉ/o
★fianĉ/o. Viro, kiu formale promesis edziĝi: kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis Z (pasis la momento!); amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas Z. ☞ svatanto, novedzo.
fianĉa. Rilata al fianĉo: fianĉa donaco.
★fianĉiĝi. Iĝi fianĉo: ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas Z; li fianĉiĝis kun fraŭlino B. Z.
fianĉiĝo. Solena promeso pri edziĝo, ordinare farita dum festo: fianĉiĝo ne estas edziĝo. ☞ provedziĝo.
★fianĉino. Virino, kiu akceptis fianĉan promeson de viro: la juna vidvino fariĝis denove fianĉino Z; naskiĝas fianĉino por sia fianĉo Z; kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino Z.
fianĉina. Rilata al fianĉino: fianĉina pudoro, sinteno; fianĉinaj iluzioj.
fianĉinigi. Fari, ke virino fariĝu fianĉino: fianĉinigita junulino Z.
fianĉiniĝi. Iĝi fianĉino: ŝi fianĉiniĝis kun laborkolego.
★gefianĉoj. Fianĉo k fianĉino.
interfianĉiĝi Z. Ligi sin reciproke per edziĝpromeso.