← Reen al F

PIV 2020 · 4474

★fil/o

fil/o. Virseksa homido, rigardata rilate al la gepatroj: sentencoj de Salomono, filo de David X; ho filo de mia ventro! Z; ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? N; (la parabolo pri) la erarinta Z, la perdita filo Z (Luko, XV); la filo de homo Z (alnomo de la Mesio); kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon X; filo konfesis, patro forgesis Z; baptofilo ( bapto).
fila. Rilata al filo: fila amo, devo, respekto, heredaĵo.
fileto. Karesa nomo de filo.
filigi. Adopti kiel filon leĝe aŭ ne.
filino. Inseksa homido, rigardata rilate al la gepatroj: unu vidvino havis du filinojn Z; se filino de pastro senhonoriĝis per malĉastado, oni forbruligu ŝin X; kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon X; kia patrino, tia filino Z.
filineto. Karesa nomo de filino.
bofilo. Nomo, per kiu gepatroj nomas la edzon de sia filino: ne valoras bofilo, kiam mortis filino Z.
bofilino. Nomo, per kiu gepatroj nomas la edzinon de sia filo: ĉar mi venis por kontraŭmeti bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon N.
duonfilo. Nomo, per kiu unu el la gepatroj nomas la filon naskitan al la alia en antaŭa edz(in)eco: Karolo estas mia duonfilo, ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino Z.
gefiloj. La filo(j) k la filino(j).
prafilo. La filo de la nepo, aŭ unu el ties posteularo.
senfilulo. Viro ne havanta filon.
solfilo, solfilino. Solinfano: ili ploros pri li kiel oni ploras pri solfilo Z.
baptofilo, baptofilino La baptit(in)o rilate al sia baptopatro.