← Reen al B

PIV 2020 · 1646

★bapt/i

bapt/i (tr)
Θ Trempi (iun) en akvo, aŭ simple aspergi per akvo aŭ alia likvo, kiel puriga aŭ inica rito: venis Jesuo el Galileo al Johano, por esti baptata de li N; la mitraistoj estis baptataj per la sango de taŭro.
Per tiu sama rito inici en la kristanan eklezion: baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj N.
Per tia ceremonio doni al iu oficialan nomon: mi baptos vin Petro; (analoge) bapti ŝipon, sonorilon; (f) la kuniklon la kuiristo baptis leporo k prezentis pompe. inaŭguri.
(fm) Fripone almeti akvon en trinkaĵon, por pli profiti el la vendado: bapti vinon, lakton. adulteri.
bapto
Religia aŭ civila ceremonio, per kiu oni baptas iun: ĝi sonoradis por bapto de infanoj Z; (analoge) ĉeesti la bapton de ŝipo; (f) la larmoj estis la ama bapto de la malgranda Helga Z.  baptofil(in)o, baptopatr(in)o.
(f) Unua sperto, kiun oni ricevas pri aparta vivmedio, kondiĉaro ks: ricevi sian aerbapton, fajrobapton, marbapton (unuafoje flugi, militbatali, ŝipveturi); la bapto ĉe la linio (burleska ceremonio, celebranta la unuafojan trapason de ekvatoro).
bapta. Rilata al bapto: bapta ceremonio, festeno.
baptano, baptanino
La baptopatro rilate al la baptopatrino k reciproke.
Fm alnomo de amikeco.
baptejo. Parto de preĝejo, aŭ iafoje aparta konstruaĵo, destinita al la baptoj.
baptisto
Praktikanto de baptado: Johano la baptisto.
Ano de kristana komunumo (precipe en Usono), kiu baptas nur la plenkreskulojn. anabaptisto.
baptujo Z. Kuvo, destinita por baptoj.
rebapti. Duafoje bapti.
transbapti. Doni novan nomon al io jam baptita.
Kristobapto Z. Bapto de Kristo far Johano; festata kun Epifanio.