PIV 2026 · Artikolo 1645
baobabo
baobabo BOTA tre longviva (ĝis 2000-jaraj) arbo, kun ofte tre dika trunko (kelkfoje 9 m diametra), kun grandaj pendaj floroj kaj kun grandaj kapsulecaj fruktoj; el Afriko, Madagaskaro kaj nordokcidenta Aŭstralio. genro Adansonia ➞ malvaco.
afrika baobabo baobabo, kies grizbrunaj fruktoj, ĝis 50 cm longaj kaj 15 cm larĝaj, enhavas multajn brunajn semojn kaj acidete dolĉan karnon, el kiu oni povas prepari refreŝigan kaj kuracan trinkaĵon; la mucilaga folipulvoro estas uzata kiel spicaĵo. specio Adansonia digitata