PIV 2020 · 6482
inaŭgur⁴i
inaŭgur4i (tr) Fari inaŭguron: inaŭguri aerhavenon, ekspozicion; (f) li inaŭguris sian reĝadon per ĝenerala pardono.
inaŭguro. Ceremonio, per kiu oni sanktigas templon, malfermas al la publiko gravan aranĝon, malkovras memorigaĵon ks: la inaŭguro de la tomba monumento de D-ro Z.; ĉe la inaŭguro de la murego de Jerusalem X; inaŭguro de preĝejo, de universitato, de kongreshalo; inaŭguro de statuo, de memorplaco. ☞ dediĉo.
inaŭgura. Rilata al inaŭguro: inaŭgura parolado; oferoj por inaŭgura dono de la altaro X.
fajrej-inaŭguro. Festeno, per kiu oni celebras kun amikoj sian enloĝiĝon.