PIV · 6532
★infan/o
★infan/o
1 Homido, rilate al la gepatroj: por patrino ne ekzistas infano malbela Z; malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj – doloron Z; pli da infanoj, pli da beno Z; Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon Z; al malriĉulo infanoj ne mankas Z; infanoj de malĉasto X; eldorlotita infano Z; neleĝa infano. ☞ filo, ido, bastardo.
2 Homido kontraste kun plenkreskinta homo (ĝis la 12−13 jaroj): infanoj k fiŝoj voĉon ne havas Z; en infano vidiĝas, kia homo fariĝos Z; parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino, ni povas uzi la vorton «li» Z; gardejo por infanoj; la infanoj diris, ke ĝi flugas rekte al la suno Z; bonaj infanoj lernas diligente Z; infanĉareto, infanĝardeno, infanhejmo; infanŝteli. ☞ bubo, knabo, naskito.
infana
1 Rilata, apartenanta al infano: infana ludo, vesto, pupo, klaso; infana inklino Z.
2 Naive sensperta k senprudenta: infana argumento Z; senzorgeco.
infanaĵo. Ago de infano aŭ inda je infano: la malestima nomo de homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj Z.
infanaro. La mondo de la infanoj.
★infaneco. Aĝo infana: la unua infaneco (ĉ. la unua vivjaro); dua infaneco (ĝis la falo de la laktodentoj); en mia infaneco mi tre amis la rusan lingvon Z; mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu revo Z.
infanejo
1 Ĉambro aŭ loko, difinita aparte por la infanoj.
2 Ejo, kie vartistinoj tenas infanojn aŭ dum laborhoroj aŭ dum libertempo de la gepatroj.
★infaniĝi. Iĝi mense infana.
infanino. Inseksa infano: la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj k infaninoj X.
infanismo ⚕ Nenormala persisto, ĉe plenkreskuloj, de iuj karakteroj el la infaneco.
★infanistino. Servistino kiu zorgas pri la infanoj en familio.
reinfaniĝi. Pro granda aĝo, reatingi la mensan staton de infano.
seninfana. Ne (plu) havanta infanon.
seninfanigi. Senigi je infanoj: vi seninfanigos vian popolon X.
laktinfano. Infano ankoraŭ tiel juna, ke ĝi devas esti nutrata nur per lakto.
lulinfano. Bebo, kiun oni lulas por dormigi.
mirinfano. Infano havanta mirigajn kapablojn: Mozarto estis vera mirinfano.
solinfano. Infano sen gefratoj: la nobelo, kiu iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano Z.
suĉinfano. Juna infano ankoraŭ mamnutrata: portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon Z; portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon X; ekstermos glavo suĉinfanon kun grizharulo X; (f) en la suĉinfana periodo de nia lingvo Z.
terorinfano. Infano kiu pro siaj senkonsidere malkaŝaj babilaĵoj fariĝas kompromitanta por la gepatroj.
vindinfano. Malgranda infano, kiun oni tenas envolvita en vindoj: vindinfanoj, kiuj origas siajn littukojn Z.