PIV 2020 · 15212
★ŝtel/i
★ŝtel/i (tr) Kontraŭleĝe forpreni al si posedaĵon de alia persono: ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon Z; unu fojon ŝtelis pomon k perdis por ĉiam honestan nomon Z; unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono Z; akuzi la ciganinon, ke ŝi intencis ŝteli la infanon Z; io ŝtelita de iu disde (aŭ for de) iu; (abs) ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas Z; li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro Z; ŝteli, por sin satigi X; (f) klare fariĝis al li, ke M. ŝtelis de li la solan, (kiu) estis kara por li Z (fianĉinon); vi ŝtelis de mi karan horon Z; ŝteli kison. ☞ rabi.
ŝtelo. Ago de tiu, kiu ŝtelas: kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas Z; malfermita kelo tentas al ŝtelo Z; mensogo k ŝtelo estas fratoj Z; oni komencas per ŝteletoj k finas per ŝtelegoj Z; enrompanta ŝtelo; ŝtelo de kasmono.
ŝtele
1 Per ŝtelo: ŝtele proprigi ion al si.
2 (f) Kaŝe k sekrete, kvazaŭ ŝtelisto: ŝi ŝtele forkondukis lin el la domo Z; ŝtele enŝoviĝi k embuski.
ŝtelado. Konduto de tiu, kiu ofte ŝtelas: mortigado, ŝtelado k adultado tre disvastiĝis X.
ŝtelece. Ŝtele 2: ŝi ŝtelece malsupreniris al la malliberulo Z.
ŝtelema. Inklina al ŝtelado.
★ŝtelisto. Homo, kiu serĉas siajn vivrimedojn en ŝtelado: apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas Z; longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos Z; ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas Z; he, homoj! Kaptu! Tien kuris ŝtelistino! Z. ☞ kleptomaniulo.
ŝtelimuna. Provizita per tia mekanismo, ke ĝi ne povas esti malfermata de ŝtelistoj: ŝtelimuna ŝranko.
alŝteliĝi. Alproksimiĝi ŝtelece: li bele forkuris, k nun li alŝteliĝas denove de alia flanko Z.
elŝteliĝi. Nerimarkate eliri: senbrue li elŝteliĝis el la salono.
enŝteliĝi. Nerimarkate enŝoviĝi: perfidulo enŝteliĝis en niajn vicojn; (f) en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro Z; kun printempo enŝteliĝas nova espero en la korojn.
forŝteliĝi. Nerimarkate foriĝi: ne povante pagi sian lumonon, li simple k senbrue forŝteliĝis.
priŝteli. Senigi iun aŭ ion de io per ŝtelo: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon Z; strataj buboj priŝtelis la budon.
infanŝteli (ntr) Ŝteli infanon, plejofte por postuli de la gepatroj elaĉetmonon: infanŝtelo estas en Usono federacia krimo. ☞ kidnapi.
poŝoŝtelisto. Ŝtelisto, kiu havas la lertecon ŝteli el la poŝoj de sengarduloj.
Rim. ŝtel estas uzata pref-e kun la signifo «ŝtelece»: li ŝtelmove eliris tra la pordo Z; ŝtelrigarditaj libroj medicinaj K; ŝtelŝakri; ŝtelŝlosilo.