PIV 2020 · 1711
bastard¹o
bastard1o
1 (ark. aŭ pj) Infano, naskita ekster laŭleĝa geedzeco: Ludoviko la 14a leĝigis siajn bastardojn.
2 ⚥ (ark.) Miksa produktaĵo, rezultinta el interfekundo de du genare malsamaj plantoj aŭ bestoj. ☞ hibrido, krucaĵo.
bastardeco. Eco, situacio de bastardo.