PIV 2026 · Artikolo 5930
hibrido
hibrido BIOL individuo, kies du generintoj apartenas al du diversaj specioj, subspecioj, varioj aŭ formoj: interspeciaj hibridoj estas nur malofte fekundaj ➞ bastardo, mestizo.
hibrida devenanta de du malsamaj specioj, aŭ infraspeciaj taksonoj: hibrida organizaĵo HHo hibrida pizo hibrida platano KOMP hibrida kongreso kiun eblas ĉeesti fizike aŭ virtuale ➞ hibrida komputilo, hibrida veturilo.
hibridiĝo
1 seksa kombinaĵo inter du genare malsamaj individuoj, kiu donas ido(j)n.
2 kombinaĵo de akordiĝemaj polinukleotidoj (nukleaj acidoj).