PIV · 5929
hibisk/o
hibisk/o 🍁 G. (Hibiscus el malvacoj) de plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, daŭra- aŭ fal-foliaj arbustoj k arbetoj – kun grandaj, okulfrape koloraj floroj, havantaj ĉebaze kuniĝintajn k malhelmakulajn petalojn po 5; ĉ. 300 sp-oj el la mezvarmaj k tropikaj regionoj, multaj kultivataj por ornamo. ☞ gombo.