PIV · 13184
ras¹o
ras1o
1 ♉ Subspecio.
2 👥 Infraspecia taksono de kultivplanto (Sin. kultivoformo) aŭ de selektita besto: rasoj de kokoj, de kolomboj, de hundoj, de katoj; bonrasa Z, miksrasa hundo. ➞ rasmiksi.
3 Aro de homoj, kiuj pli-malpli klare montras ĉe kelkaj korpaj trajtoj (skeleto, haŭtkoloro k.a.) similajn heredajn karakterojn: oni iam distingis tri ĉefajn rasojn (blanka, flava, nigra), kiuj dividiĝis en dudekkelkajn rasojn, sed la modernaj genetikaj donitaĵoj evidentigas, ke rasa klasifiko de la homoj estas scienca sensencaĵo.
4 (ark.) Tuto de sinsekvaj generacioj, rigardata kiel devenanta de unu sama prapatro: la raso de Abrahamo.
5 (ark.) Gento: la sciigo, ke vi k s-ro Moch apartenas al tiu sama raso, al kiu mi mem apartenas […] Z; per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata «hebrea raso» por ĉiam malaperus Z; (vs) la genio de la homa raso Z. ☞ domo, gento, sango, semo. ➞ hereda.
rasa. Rilata al raso: rasaj karakterizaĵoj; rasaj persekutoj.
rasismo. Idearo, bazita sur la kredo je la ekzisto de difineblaj homaj rasoj, k pli speciale:
1 Doktrino, bazita sur la kredo, ke unu raso aŭ gento havas historian aŭ mistikan mision, k kiu, por certigi ties plenumadon, celas konservi tiun rason aŭ genton pura i.a. per malpermeso de miksedziĝoj.
2 👥 Ĉia pens- k ag-maniero, bazita sur la ideo, ke la diferencoj inter la homoj estas klarigeblaj per ilia aparteno al difinitaj k stabilaj rasoj aŭ gentoj; el tia ideo nepre rezultas la kredo je (mal)supereco de iuj homgrupoj. ☞ apartismo, diskriminacio.
rasisto. Adepto de rasismo 1 aŭ 2.
interrasa. Okazanta inter diversaj rasoj: la interrasa malamo Z.
miksrasa. Devenanta de du malsamaj rasoj: miksrasa hundo.
purrasa. Kiel eble plej simila al la centra tipo de sia raso.