PIV 2026 · Artikolo 13183

rara

Litero R

rara
1 malofte trovata: la eŭropa hilo estas la plej rara rano en Litovio LSt la aŭtoro multe foliadis PIVon, ĉasante plej rarajn vortojn SJo
2 altvalora pro sia malofteco: ĉar tiuj tekstoj estis raraj, Javal igis kopii ilin manskribe GWa tuf-plumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj G ĉi ombra freŝo estas rara
ĝuego KKa
3 = (prefere) maldensa.
raraĵo io rara.
rarigi igi objekton aŭ varon rara: rarigi oni povas aŭ per akapara aĉetado aŭ per memlimiga produktado