PIV 2026 · Artikolo 79

aĉ

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. aĉa
  2. aĉaĵ/o
  3. aĉaĵ/ar/o
  4. aĉiĝ/i
  5. aĉul/o
  6. malaĉa
aĉ sufikso senvalora pro malbela aspekto, maltaŭgeco, malbona kvalito aŭ karaktero k.s. ➞ domaĉo, ĉevalaĉo, virinaĉo, pastraĉo, popolaĉo; babilaĉi, rigardaĉi, kriaĉi; molaĉa. ➞ fi 2, mis-.
aĉa
1 senvalora: mi estas aĉa malriĉulo, laboristo kaj sklavo SEn mi ŝatus murdi la aĉan koboldon, kiu inspiras CPi
2 malagrable impresanta: la vetero estis aĉa FSz en aĉa kaj malica maniero SSz ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn CRo aĉa fetoro proksime de la riverujo WKl
aĉaĵo senvalora aŭ malbela objekto.
aĉaĵaro senorda aro de senvaloraĵoj. ➞ brikabrako, fatraso.
aĉiĝi fariĝi (pli) malbona: lia stato pli kaj pli aĉiĝis
aĉulo homo malagrabla aŭ nefidinda: vidu tiun aĉulon, kiu ĵus ĵetis paperon sur la straton! Ko vi aĉulo! Vi perfidulo! SSz ➞ fripono, kanajlo.
malaĉa mojosa.