PIV 2026 · Artikolo 4444
2★fi
2 ★ fi
1 interjekcio malestimo kaj abomeno: fi al vi! fi, kia malkonvena esprimo! Z ha fi! Z fi do, hontu! Z
2 prefikso esprimanta malestimon. ➞ fianimo, fibuŝa, fikomercisto, fiinsekto, fiaĵo, fiulo.
1 Dum aĉ esprimas, ke oni juĝas iun aŭ ion malbonkvalita, netaŭga k.s., fi esprimas malfavoran juĝon el morala vidpunkto.
fia malestiminda: fia nuanco fia senco fia tono
fiaĵo malestiminda objekto aŭ ago: virino ne stariĝu antaŭ bruto, por kuniĝi: tio estas fiaĵo MT
fieco karakterizo de io aŭ iu fia: ĉiu povas konstati la fiecon de tiu arbitra nenecesa propono CDe
fiulo persono malestiminda: estis unu-du bandoj da fiuloj, kiuj ĉiam serĉis pretekstojn ataki iun ajn CRo kia fiulo! FSz Sin. kotulo, kotanimulo.