← Reen al E

PIV 2020 · 4110

★estim/i

estim/i (tr) Havi altan opinion pri ies morala k spirita valoro, aŭ pri ties faroj: oni tre ŝatas la talenton de la ĵurnalisto N., sed oni ne estimas lin, ĉar li estas nehonesta homo B; kiu observas instruon, tiu estas estimata X; Estimata Sinjoro Z; (ĝentila formulo komence de letero); alte estimi la meriton, la oferojn Z, la verkojn de iu. honori, konsideri.
estimo. Sento, opinio de estimanto: estimo de iu al iu; lia merito altiris al li la estimon de la kompetentuloj; bona estimo valoras pli ol arĝento k oro X; perdi la estimon por si mem Z; Kun profunda estimo Z (leterfina formulo).
estiminda. Meritanta estimon.
malestimi. Havi malaltan opinion pri ies morala aŭ spirita valoro, aŭ pri ies faroj: saĝon k instruon la malpiuloj malestimas X; malestimi perfidulon B; kiam ŝi vidis, ke la reĝo saltas k dancas, ŝi ekmalestimis lin en sia koro X; tiele diras la Eternulo al la malestimata animo X; li prenis kun si ankaŭ la malestimatan kalendulon Z.
malestimo. Sento, opinio de malestimanto: por tia homo, por tiaj procedoj oni povas havi nur profundan malestimon.
malestiminda. Meritanta malestimon: malestiminda kanajlo, pamfleto.
memestimo. Estimo de k por si mem. memrespekto.