← Reen al H

PIV 2020 · 6192

★honor/i

honor/i (tr)
Trakti iun kun granda respekto k estimo: honori la maljunulojn, la Eternulon X; festi por honori la memoron al iu Z; ni ĉiuj honoras tiajn agojn; libera k honorata en fremda lando Z; inter la tridek li estis la plej honorata X.
Montri sian respekton aŭ estimon al iu per eksteraj signoj: li honoris min per sia amikeco B; honori enterigon per sia ĉeesto B; ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj Z; honori iun per ordeno, titolo, donaco; vi ne honoradis Min per viaj buĉoferoj! X; ĉu mi perdis mian grason, per kiu estas honorataj Dio k homoj? Z; ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun: venĝu pro mia patro! Z.
honoro
Alta estimo, granda respekto, kiun oni meritas per la neriproĉindeco de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la ŝatateco de siaj verkoj: honoro ne iras oblikve, kiel la kraboj Z; la honoro de nia familio Z; lasi al iu la eblecon retiriĝi kun honoro Z; pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro Z; truon de l’ honoro flikos neniu tajloro Z; abomenul’ sen honoro Z; ruiniganto de virina honoro Z; ĝui honoron; perdi sian honoron Z; ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?; homo, kiu havas la honoron esti mia bofilo Z; afero, devo de honoro; pro honoro, mi ne scias argumentadi! Z; per mia honoro, tre malbone deklamite! Z; vorton de honoro! Z.
Pruvo, signo de tiu estimo k respekto: vi faras al mi multe da honoro Z; la vicgrafo faras al li tro da honoro Z; vi havos la honoron ricevi vizitojn de […] Z; faru honoron al Dio el via havo Z; la soldatoj donis al mi honoron per la pafiloj Z; ekstere honoro, interne doloro Z; homo ne restas longe en honoro X; fari al iu honoron Z, honorojn Z; al grandaj sinjoroj grandaj honoroj Z; ju pli da honoro, des pli da laboro Z; li havis edzinon, kiu estis la honoro de la tuta ĉirkaŭaĵo Z; temploj konstruitaj por la honoro de Kristo Z; tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu pastro Z.
honora
Bazita sur honoro: honora ago, konduto, profesio; veni al ia honora interkonsento Z. honesta.
Karakterizata de honoro, enhavanta honoron: la tro honora titolo de majstro Z; financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn k oficojn Z; okupi la honoran lokon ĉe la tablo; honora gvardio, eskorto; estas pli honore forgesi tian moron ol ĝin sekvi Z.
Havanta la honoron, sed ne la devojn, ŝarĝojn, rajtojn de iu posteno: honora prezidanto, profesoro; honora membro de UEA.
honorado. Ago de honoranto: ne inciti senbezone multajn homojn per honorado de mia persono Z.
honoraĵo. Marko, signo de honoro.
honoriga. Kaŭzanta honoron: la ŝarĝo estas peza, sed honoriga.
honorigi. Kaŭzi, ke oni honoras iun, ion: tia scienculo honorigas sian landon.
honorinda. Meritanta honoron: honorinda familio; mia honorinda kolego; la honorindeco de lia filo estas difektita de tiu akuzaĵo.
malhonori. Trakti malrespekte, malestime: vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras Z; tiu buĉado malhonoras la civilizitan mondon Z; Jehuda malhonoris la sanktaĵon X; tia obeado al influo neniun malhonoras Z; malvirteco, ne malriĉeco malhonoras homon; ŝi sciis, ke li atendis ŝin kun malhonoranta penso Z; (speciale pri rompo de la geedza fideleco) liberigi min de edzino, kiu min malhonoras Z; Tiest’ malhonoris la liton de la frato Z; iliaj edzinoj estos malhonoritaj X (perfortitaj). Rim. La ideo, entenata en pluraj ĉi-supraj ekzemploj, povas esti pli bone esprimita per senhonorigi.
malhonoro. Stato, en kiu oni estas malrespektata: preni unun k ami alian –malhonoro! G; malhonoro de la patrino Z; manko de oro ne estas malhonoro Z; hontu k portu vian malhonoron X; mi elmetis Izraelon al malhonoro X.
malhonora. Kaŭzanta malhonoron: ricevi malhonoran monon Z; kontraŭstari al malhonora tento Z; malhonora ago Z; li povas esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj.
senhonora. Ne (plu) havanta honoron: senhonora fripono.
senhonoreco. Stato de iu, kiu (aŭ io, kio) perdis honoron: ilian honoron mi faros senhonoreco X.
senhonorigi. Kaŭzi al iu la perdon de honoro: mi povu vidigi al la homoj, ke oni min senhonorigas! Z. malestimi, malbonfama.