← Reen al R

PIV · 13387

★respekt/o

respekt/o
Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, k kiu igas onin eviti atenci aŭ spiti ĝin: submetiĝi kun respekto al la volo de Dio; ili agas tiel nur el senkonscia respekto antaŭ sia hereda ideo Z; mi vidis, kiom malmulte da respekto vi havas por la (edzeca) ligo, kiu nin unuigas Z; (moro), al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto Z.
Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaŭ persono pro ties supera karaktero aŭ rango: dirinte adiaŭ al M. per saluto plena de respekto Z; tion mi diras nur pro respekto al via moŝto; eksteraj signoj de respekto; malgraŭ mia profunda respekto al vi, mi diros […]; respekto mortigas la historion; li perdis eĉ la respekton antaŭ si mem.
respekti (tr) Trakti kun respekto
ion: esploru ĝis la arbareto de la diin’, sed sanktan la profundon respektu Z; respektanta ordonon estos rekompencita X; li respektis la silentan suferon de la malriĉa virino Z; mi ne respektis la donojn de via beno Z; la arbo devas esti respektata, diradis la gemaljunuloj Z; respekti ies dezirojn, sian promeson B. atenti, konsideri, observi.
iun: la patron k patrinon mi respektis Z; mi tro multe vin respektas, por ke mi faru ion similan Z; respektu en li la reĝon Z; la respektata kapo de la reĝo Z. adori, estimi, ŝati.
respekta. Esprimanta respekton: la libristo faris respektan saluton Z.
respekte. En respekta maniero: S. respekte alproksimiĝas k stariĝas genue Z; tri maljunaj viroj respektplene iris antaŭ la sanktan ŝrankon Z; lasu min kapti respektege la objekton de nia celo Z.
respektego. Tre granda respekto, ŝuldata al superuloj: ili volas prezenti al vi sian respektegon B.
respektinda. Inda je respekto: via respektinda moŝto; la respektindeco de maljuna pastro.
malrespekti. Havi malaltan opinion pri ies morala valoro k montri tion per sia konduto: malrespekti la reĝan majeston; kruele ofendita, malrespektita maljunulo Z; kun malrespekta rideto.
memrespekto. Konscio pri sia respektindeco.
nerespekto. Manko de respekto.
trorespekta. Montranta servemaĉan respekton.