PIV · 13388
respektiv²a
respektiv2a. Tia, ke ĝi respondas al unu sola el la priparolataj objektoj, dum aliaj paralele respondas al ĉiu el la ceteraj priparolataj objektoj; propra al ĉiu: la respektiva sinteno de ĉiu el la akuzitoj; remetu tiujn librojn en ilian respektivan lokon; la respektiva nombro de la voĉoj de ĉiu kandidato decidas pri […].
respektive. En respektiva maniero: en triangulo ĉiu el la anguloj A, B, C respondas respektive al ĉiu el la lateroj a, b, c (t.e. A al a, B al b, C al c). Rim. Oni ne uzu tiun adv-on kun la simpla senco de aŭ.