PIV 2026 · Artikolo 18457
mojosa
mojosa
1 stile tre plaĉa, precipe laŭ modernaj aŭ junularaj preferoj: mojosa: modernjunstila (junulara slango) IEr hodiaŭaj gejunuloj sentas, ke tatuado estas mojosa IsT mojosaj dancejoj JEC
2 tre plaĉa laŭ la subjektiva juĝo de la parolanto: mi treege ŝatis tiun mojosan nokton Ko tiuj kiuj ĉeestis, kreis mojosan etoson Ko pensu pri iu mojosa homo, kiu dum sia vivo kuraĝe agadis por iamaniere antaŭenigi homajn rajtojn Ko
3 kondutanta konforme kun modernaj aŭ junularaj stilaj preferoj: jen taŭga T-ĉemizo por mojosa homo oni aklamis nin kiel tre mojosan firmaon kun tablotenisa tablo MD
Sin. malaĉa. mojose en mojosa maniero: ĉu «Master of Arts» sonas pli mojose ol la nacilingvaj vortoj por «licenciulo» aŭ «magistro»? JJW
mojosulo mojosa persono.