PIV · 7264
★kanajl/o
★kanajl/o. Homo senhonora, malnoble kondutanta: ĝis lipharoj la kanajl’ en infero sidas G; ha, kanajlo! ĉu vi ne estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas! Pereu! Z. ☞ fripono, hundo.
kanajla. Havanta econ de kanajlo: mi admiras mian malfeliĉon k la lertecon de mia kanajla edzino! Z; sentaŭga, kanajla estaĵo! Z; ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! Z; per forto kanajla vi forportis la sanktigitajn vazojn Z.
kanajlaĵo. Ago karakteriza de kanajlo.
kanajlaro. Aro da malestiminduloj: kun kia kanajlaro mi nun devas esti en kompanio! Z.