PIV · 1577
balast¹o
balast1o
1 Peza materialo (ŝtonoj, sablo ktp), per kiu oni ŝarĝas ŝipon, por certigi ĝian ekvilibron, aŭ aerostaton, por ĝin plipezigi.
2 🚂 Ŝutaĵo (el ŝotro, gruzo, skorio ks) sub trako, kiu ricevas ŝarĝon de trakveturiloj pere de reloj k ŝpaloj, transdonas ĝin al subkonstruaĵo k samtempe amortizige k flekseble firmigas la trakon.
3 (f) Superfluaĵo, senutila komplikaĵo: ni ĉi tie forlasos ĉian superfluan balaston k parolos al vi nur pri […] Z; la arta lingvo forĵetis nur tion, kio prezentos en ĝi al nenio servantan balaston Z. ☞ balaaĵo.
balasti (tr) Ŝarĝi per balasto: balasti boaton.
senbalastigi. Forĵeti balaston: senbalastigi balonon; (f) senbalastigi la lingvon je senutilaj deklinacioj. ☞ akvujo.