PIV 2026 · Artikolo 1578

balato

Litero B

balato
1 BOTA speco de manilkaro, granda tropik-amerika arbo, kies ŝelo estas riĉa je laktosuko, kaj kies folioj estas alternaj ovalaj nedividitaj mezgrandaj; fonto de balato 3. specio Manilkara bidentata ➞ sapotaco.
2 BOTA arbo, kun simplaj larĝaj folioj, el Brazilo, fonto de malaltkvalita balato 3. subspecio Chrysophyllum sanguinolentum balata ➞ sapotaco.
3 KEMI elasta gumo simila al gutao, devenanta el la sekiĝinta laktosuko de balato 1 kaj balato 2, kaj uzata kiel elektra izolaĵo, por transmisiaj rimenoj k.c.