PIV 2020 · 5520
guta/o
guta/o
1 🍁 Sp. de palakvio (Palaquium gutta), pasintece ekspluatata por produktado de gutao 2.
2 Ⓚ Substanco ricevita per koagulado de la laktosuko de diversaj arboj, precipe el la g-oj palakvio k pajeno: la ĉefa speco de gutao estas gutaperko; la aliaj gutaoj estas uzataj precipe por fals-miksi gutaperkon k por almiksi al ĉiklo en la fabrikado de maĉgumo. ☞ balato.
3 Ⓚ Blanka amorfa hidrokarbono, (C10H16)x, ĉefa komponanto de gutaperko, k ĉefa kemia kombinaĵo ankaŭ de balato.