← Reen al S

PIV 2020 · 13860

sapot/o

sapot/o
🍁 Alia, nelegitima nomo (Sapota) de la g. manilkaro.
🍁 Sp. de manilkaro (Manilkara zapota) el C Ameriko, arbo kun simplaj, elipsaj folioj, kun unuopaj, malgrandaj, hele flavetaj floroj, kultivata en la tropikaj landoj por aromaj beroj manĝataj freŝaj k por trunkŝela laktosuko uzata en fabrikado de maĉgumo ( ĉiklo).
👥 Manĝebla bero de sapoto 2 k de Pouteria sapota el sapotacoj.
sapotacoj 🍁 Fam. (Sapotaceae) de arboj, arbustoj k arbustetoj kun regulaj, kompleksaj floroj en malgrandaj cumoj k kun beroj; tropika fam. de ĉ. 975 sp-oj el 53 g-oj, i.a. arganio, maduko k manilkaro.
sapotbero. Sapoto 3.  ĉiklo.