← Reen al L

PIV · 9056

★laks/o

laks/o Ellaso de ege molaj aŭ pli-malpli fluidaj fekoj: sanga lakso.  disenterio, koliko.
laksetigi. Estigi moderan intestan ellason.
laksetiga Uzata por kontraŭi konstipon: olivoleo aŭ agaragaro estas laksetiga.
laksigo. Medikamenta malplenigo de la intesto.
laksigi. Estigi fortan intestan ellason.
laksiga. Estiganta tian ellason: frangolo aŭ natria sulfato estas laksiga. drastaĵo.