← Reen al F

PIV · 4783

★frangol/o

frangol/o
🍁 Sp. de ramno (Rhamnus frangula), trunkarbusto kun obovalaj, defalemaj folioj, kun kvinnombraj duseksaj floroj k kun fruktoj (drupoj) pizograndaj, unue ruĝaj, fine nigraj; hejma en Eŭropo k N Afriko, enkondukita en E Usonon; la ŝelo de la branĉoj estas uzata kiel laksetiga medikamento.
Subg. (Frangula) de ramno, ampleksanta frangolon 1 k parencajn sp-ojn.