← Reen al F

PIV · 4784

★franĝ/o

franĝ/o
Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj, libere pendantaj fadenoj, plejofte surkudrita sur galono k uzata por borderi randon de vesto, subon de tapeto, ŝalon ktp: moda vesto el atlaso, kun multe da veluro k franĝoj Z; silka tablotuko, kies oraj franĝoj pendis ĝis la planko Z; ili grandigas la franĝojn de siaj vestoj X; nigrafranĝa triangula ĉapeto Z; (analoge) franĝo da haroj sur la frunto. fimbrio, galono, kvasto, peniko.
= eĝofranĝo.
Ĉiu el la mallumaj strioj aperantaj en luma interfero.
franĝi (tr) Ornami per franĝo: (f) la ŝaŭmo franĝis la ŝtonplatojn de la bordo.
franĝigi Krei tranĉan franĝon ĉe la eĝo de skrapklingo. Sin. franĝakrigi.
eĝofranĝo Fragila metala lameneto, kiu aperas dum la akrigado de la tranĉeĝo de ĉizilo, rabotilklingo ks. Sin. franĝo 2.
skrapofranĝo Metala franĝo, kiun oni kreas ĉe la orta eĝo de lignoskrapilo (skrapklingo) por akrigi ĝin.