PIV 2026 · Artikolo 13158

ramno

Litero R

ramno BOTA arbusto aŭ arbo kun simplaj folioj; la floroj estas malgrandaj, ne okulfrapaj, verdetaj aŭ flavetaj, unuope aŭ en grapoloj; kun fruktoj (drupoj) nigraj aŭ ruĝaj; precipe nordhemisfera; iuj specioj estas orname kultivataj, iuj medicine uzataj. genro Rhamnus ➞ ramnaco, alaterno, frangolo.
ramnaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas ramno. membro de la familio Rhamnaceae (ramnacoj)