PIV 2020 · 801
★angl/o
★angl/o. Ano de la ĉefa gento de Anglio. ☞ englo, brito.
angla. Rilata al angloj aŭ al Anglio: la malnova angla lingvo (ĝis ĉ. 1150), la meza angla (ĝis ĉ. 1500); la frua angla stilo (➞ gotika), la angla Eklezio (➞ anglikana).
anglaĵo
1 Specialaĵo, moro tipe angla.
2 Teksto en angla lingvo.
Anglio, Anglujo. S parto de la Brita Insulo, limita de Skotlando k de Kimrio: se Anglujo volas plue resti fidela tributulo de Danujo […] Z.
anglismo. Apartaĵo de la angla lingvo.
anglomanio Z. Emo imiti la anglajn morojn, enkonduki anglajn vortojn ktp.
anglonormanda
1 Rilata al la normanda dialekto, parolata de la angla aristokrataro en Mezepoko.
2 Rilata al tiuj Manikaj insuloj, kiuj dependas de la angla krono.
anglosaksa. Rilata al la malnova angla popolo, lingvo ks antaŭ la normanda konkero.