PIV 2026 · Artikolo 17215
filologio
Derivaĵoj en la artikolo 7
filologio LING scienca studo de lingvo kaj ĝia literaturo en ties kultura kaj historia medio. ➞ filologo.
filologia rilata al filologio: filologia metodo filologia esploro
angla filologio scienca studo de la anglaj lingvo kaj literaturo. Sin. anglistiko 1. ➞ anglaj studoj.
ĉina filologio scienca studo de la ĉinaj lingvo kaj literaturo. Sin. ĉinologio 2. ➞ ĉinaj studoj.
germana filologio scienca studo de la germanaj lingvo kaj literaturo. Sin. germanistiko 1. ➞ germanaj studoj.
japana filologio scienca studo de la japanaj lingvo kaj literaturo. Sin. japanologio 2. ➞ japanaj studoj.
latin2ida filologio scienca studo de la latinidaj lingvoj kaj literaturoj. Sin. romanistiko. ➞ latinidaj studoj.
slava filologio scienca studo de la slavaj lingvoj kaj literaturoj. Sin. slavistiko 2. ➞ slavaj studoj.