PIV 2020 · 13734
saks/o
saks/o Z
1 ♜ Ano de ĝermana tribo, kiu loĝis en Frislando k ĉe la enfluejo de Elbo; parto de tiu tribo konkeris Anglion en la 5a jc.
2 Loĝanto de Saksio 2.
saksa ♜
1 Rilata al la Mezepokaj saksoj: saksaj radikoj en la angla lingvo.
2 Rilata al nunaj saksoj aŭ al Saksio: la saksa industrio.
Saksio, Saksujo
1 ♜ Iama duklando k reĝolando.
2 Σ Unu el la landoj de FRG (Dresdeno).
Malsupra Saksio. Unu el la landoj de FRG (Hanovro).
Saksio-Anhalto. Unu el la landoj de FRG (Magdeburgo).