PIV 2026 · Artikolo 13736

saksifrago

Litero S

saksifrago BOTA herbo kun simplaj folioj, ofte en baza rozeto 2, kaj kun blankaj aŭ okulfrape koloraj 5-petalaj floroj; precipe nordhemisfera, ofte rokloĝa; multaj specioj estas orname kultivataj. genro Saxifraga ➞ saksifragaco.
saksifragaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas saksifrago. membro de la familio Saxifragaceae (saksifragacoj)