← Reen al A

PIV · 804

anglikan/o

anglikan/o Z. Membro de la anglikana eklezio.
anglikana. Rilata al tiu reformita, ŝtata eklezio de Anglio, kiu havas la reĝ(in)on kiel ĉefon, formalan liturgion k episkopan sistemon.
anglikanismo. Doktrino k kutimoj de la anglikana konfesio.