← Reen al B

PIV 2020 · 2211

brit⁹o

brit9o. Civitano de Britio 2. anglo, kimro, skoto.
brita. Rilata al britoj aŭ al Britio: la Britaj Insuloj; la Brita Muzeo (en Londono); brita ambasadorejo.
Britio, Britujo
🌄 Insulo, entenanta Anglion, Kimrion k Skotlandon.
👥 Regno (Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britujo k Nord-Irlando) inkluzivanta Brition 1 k Nord-Irlandon.
Brita Regnaro. Tuto de la regnoj, kiuj agnoskas la suverenecon de la angla reĝ(in)o.