PIV 2020 · 4626
fluid/o
fluid/o
1 ☐ Substanco, kies molekuloj malmulte altenas inter si k facile moviĝas unu apud k sur alia: aero, akvo estas fluidoj; la mekaniko de la fluidoj.
2 (ark.) Nepeza k nesentebla medio, kies vibradoj estus, laŭ la malnovaj fizikistoj, la kaŭzo de la fenomenoj lumaj, elektraj, varmaj k magnetaj.
3 Subtila energio, kiun iuj opinias emaniĝanta el la vivantaj k pensantaj korpoj: hipnotiza fluido.
fluideco. Eco de fluido: (f) la fluideco de virina stilo.
fluidigi. Fari ion fluida: fluidigi glacion B, neĝon Z, vakson.
★fluidiĝi. Iĝi fluida: la tuta glacio rapidege fluidiĝos en kelkaj tagoj Z; (f) ho tiam ĉasto disfluidiĝu kiel vaks’ en fajro! Z.
malfluida. Solida.