PIV · 8162
kompens¹i
kompens1i
1 (tr) Kontraŭpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo ktp) por atingi ekvilibron: ŝanĝi la kapuson de ŝipo por kompensi drivadon; sterki kampon por kompensi malriĉecon de la grundo; ŝi pensis, ke forte la intereso de la enhavo kompensas la mallertecon de la stilo B. ŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco Z.
2 Havigi al iu monsumon aŭ alian avantaĝon, destinitan anstataŭi aŭ kontraŭpezi suferitan perdon aŭ damaĝon: la asekura kompanio kompensas la perdojn kaŭzitajn de la brulo B; kompensi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj.
3 ☐ Ekvilibrigi efikon per alia efiko, ĝenerale kontraŭa.
kompenso. Tio, kio estas donita por kompensi: la kompenso atingis mil frankojn B; (f) kion li ricevis kiel kompenson pro tio, kion li suferis en malliberejo? Z. ➞ kompensodevo, kompensometodo.
kompensa. Rilata al kompenso, prezentanta kompenson: kompensa monsumo.
kompense
1 En kompenso: li forliberigu tiun kompense pro la okulo difektita X.
2 (f) Kvazaŭ por kompenso: oni ne povis eliri, kompense estis varme en la loĝejoj Z; se mi ne trovas tie kelkajn, kompense montriĝas aliaj novaj Z; sed kompense la lastaj paĝoj estas tradukitaj bonege Z.
kompensilo ☐ Aparato, kiu funkcias per la kompensa metodo, ekz. ĉe la mezurado de elektra tensio.
retrokompensigi ✉ Postuli de iu pagon de sumo egala al tiu, kiun oni mem devis pagi al alia persono.
fadkompensilo ☇ Aranĝaĵo en radioricevilo, kiu aŭtomate kompensas la fadon. Sin. regulilo de sonintenso.
fazokompensilo ⏚ Sinkrona aŭ malsinkrona generatoro, servanta por provizi aŭ sorbi neagan povumon.