← Reen al K

PIV · 8163

★kompetent/a

kompetent/a. Kapabla ĝuste solvi aferon aŭ plenumi taskon aŭ oficon, pro sufiĉaj tiurilataj scioj: kompetenta kritikisto, profesoro, komitato Z; tiu serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon X; pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta Z; li estas kompetenta kiel besto pri arĝento Z; li estas multe pli kompetenta en aferoj militaj ol en literaturo Z; ŝi estas kompetenta en la artoj Z; (f) sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto Z; kompetenta esploro Z. fidinda, sperta, kompreni.
kompetenteco
Eco de iu kompetenta: afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon Z; afekti kompetentecon; tekniko lerta per kompetenteco Z; la grandaĝuloj (posedas) kompetentecon X. aŭtoritato, saĝo.
En didaktiko, la probablo, ke difinita lernoelemento estas akirita fare de difinita lernanto: kompetenteco de lernanto (procentaĵo de la instruaj informacioj, kiujn regas la lernanto).
kompetentulo. Homo kompetenta: kompetentulo ĉion bone faras X; ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj k antaŭ si mem kompetentuloj! X; vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatita, ke la vivo k kompetentula uzado fiksis por ili alian formon Z. ekspertizisto, fakulo, specialisto.
nekompetenta. Ne havanta kompetentecon: ili prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson Z.