PIV 2026 · Artikolo 13284
reglamenti
reglamenti tr submeti ion al regularo: ĉartoj, kiuj reglamentis kaj gvidis la vivon de ĵurnalistoj MRi la Regularoj de UEA, kiuj reglamentas elektadon de la Komitato kaj Estraro OE
reglamento JURO ĝenerale aplikenda instrumento, kiun eldonas kompetenta politika aŭ ekzekutiva organo: reglamentoj de Eŭropa Unio estas rekte aplikendaj en ĉiuj membro-ŝtatoj ➞ dekreto, ukazo, leĝo.
reglamentado agado reglamenti: la plimulto da homoj bezonas por sia vivo ian eksteran reglamentadon Z