PIV 2020 · 6981
★just/a
★just/a
1 Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, k haviganta al ĉiu lian apartenaĵon: nia provincestro estas severa, sed justa Z; la homoj estas justaj precipe al tiuj, kiujn ili amas; kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj Z; justa juĝisto.
2 Konforma al la interna juĝo de la konscienco: tio estas tute justa k tute laŭ la ordo Z; viaj justaj postuloj Z; ili juĝu la popolon per juĝo justa X; justa divido; li ricevu justan punon por lia krueleco kontraŭ mi! Z certigi al la laboristoj justan salajron. ☞ meriti, deca.
3 Bazita sur la realo: vi havis justan kaŭzon por maltrankviliĝi Z; ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras […] ? X. ☞ prava, ĝusta.
4 Virta.
juste. En justa maniero:
1 oni scias agi kun ili juste Z; juĝi juste.
2 sed mi suferas juste Z; vi havas juste tion, kion vi meritis Z.
justi M. Esti justa.
justo. Tio, kio estas justa, rigardata en abstrakta, absoluta maniero: la devo de juĝisto estas diri la juston; mi estos ilia Dio, en vero k justo X.
justaĵo. Ago, faro justa: farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo X.
justeco
1 Eco de tio, kio estas justa: viaj gepatroj konvinkiĝos pri la justeco de miaj plendoj Z; justeco havas nenion komunan kun leĝo, kiu estas nur ĝia karikaturo; pli bona estas malmulto, sed kun justeco X.
2 Sento de la konscienco, per kiu oni redonas al ĉiu lian rajtaĵon: pardonemeco superas justecon Z; justecon sekvu X; se vi, reĝo, la voĉon de l’ justeco aŭskultos… Z.
3 Plenumado de tio, kio estas justa: ni estas pretaj doni al vi justecon pri tio Z; vi estus nun libera fari al vi justecon per bona porcio da bastonbatoj Z; ho, dioj! se vi amas la justecon, nun per mi la veron vi honoru! Z; sed justeco fluu kiel akvo! X; per justeco staras fortike la trono X.
4 Justico: mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco Z; kovri per arĝento la okulon de la justeco Z; aŭdu vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Z.
justulo
1 Homo justa.
2 ✞ Homo pia k virta: mi venis por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento N.
maljusta
1 Ne haviganta al ĉiu lian rajtaĵon: kontraŭ neniu oni devas esti maljusta Z; mi maljuste ŝin senigis de la antikvaj oferdonoj Z.
2 Ne konforma al la juĝo de la konscienco: maljusta profito X; sur la maljustaj vojoj de la tero Z; maljusta puno, milito; maljustaj pretendoj.
3 Ne bazita sur la realo: maljustaj suspektoj, motivoj.
maljustaĵo. Ago, faro maljusta: li al iu malgraŭvole faris maljustaĵon Z; la tero pleniĝis de maljustaĵoj X.
maljusteco. Eco de iu, io maljusta: la maljusteco de partia tribunalo; maljusteco de ne meritita puno; (f) maljusteco de la sorto.
maljustulo. Tiu, kiu estas maljusta.