PIV · 13443
rezon¹i
rezon1i (ntr)
1 Logike kunmeti argumentojn k tiri el ili konkludon: ĝuste rezoni; rezoni per analogio; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio Z. ☞ demonstri, pruvi, racio.
2 (f) Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn, por ne obei: mi estas feliĉa direktoro, mia personaro ne rezonas Z; ne rezonadu! petu lin pri pardono, kiel mi diras al vi! Z.
rezono, rezonado. Ago de tiu, kiu rezonas: neniaj komitatoj povas per blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de la lingvo Z; rezonado k filozofado panon ne donas Z.
rezonema. Inklina al rezonado, pli ol al agado aŭ obeado.
misrezoni. Malĝuste rezoni.
cirklorezono. Misrezono, en kiu oni uzas kiel pruvon la pruvotaĵon.