PIV · 14127
sfer¹o
sfer1o
1 ∆ a) Surfaco konsistanta el ĉiuj punktoj en la tridimensia spaco kun fiksa distanco al donita punkto (nomata la centro de la sfero). b) (pli ĝenerale) Aro same difinita en metrika spaco.
3 (ark.) Ĉiu el la rivoluantaj globformaj kristalaĵoj, sur kiu la ĉielaj korpoj estis laŭsupoze fiksitaj: la ĉielaj sferoj; la muziko de la sferoj (produktata de la moviĝoj de tiuj sferoj).
4 (f) La tuta tereno, sur kiu efikas ies agado, influo aŭ simpla ekzisto: sfero de politika influo; la diplomatiaj sferoj; ĉiu povas agadi aparte en sia sfero, laŭ siaj fortoj Z; ĉiuj sferoj de la homa societo Z; bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Z. ☞ medio, rondo.
sfera
1 ∆ Rilata al sfero: sfera plurangulo (parto de sfero 1a limita de arkoj de ĉefcirkloj); sfera aberacio (distordo de la bildo de lenso ĉe la randoj, kie rektaj linioj fariĝas kurbaj).
2 Havanta la formon de sfero: sfera korpo.
sfereco. Eco de io sfera: la sfereco de Tero.
sferoido ∆ Surfaco, kiu estas proks. sfero.
sferometro Ⓣ Mezurinstrumento, provizita per mikromezura ŝraŭbo, k ebliganta legi la dikecon de malgrandaj korpoj aŭ la kurbiĝan radiuson de globeto aŭ optika lenso kun precizeco de 0,01 milimetro. ☞ mikromezurilo.
duonsfero ∆ Duono de sfero, kiu estiĝas per divido laŭ ĉefcirklo.
hemisfero
1 🌄 Ĉiu el la du partoj de Tero dividita per la ekvatoro.
2 🔭 Ĉiu el la du partoj de la ĉiela sfero dividita per la ekvatora ebeno.
3 ❤ Ĉiu el la du partoj de la cerebro aŭ de la du flankaj partoj de la cerebelo: la centro de la parolkapablo situas en la maldekstra cerebra hemisfero.
4 = duonsfero.
hemisfera. Rilata al hemisfero.