PIV 2026 · Artikolo 17980
hemisfero
Derivaĵoj en la artikolo 3
hemisfero
1 GEOG ĉiu el la du partoj de la tero dividita per la ekvatoro.
2 ASTR ĉiu el la du partoj de la ĉiela sfero dividita per la ekvatora ebeno.
3 ANAT ĉiu el la du partoj de la grandcerbo aŭ de la du flankaj partoj de la cerbeto: la centro de la parolkapablo situas en la maldekstra cerba hemisfero
Sin. duonglobo. ➞ sfero. hemisfera rilata al hemisfero.
nordhemisfera rilata al la norda hemisfero 1 aŭ hemisfero 2: nordhemisfera somero SMa la kovrilpaĝa foto eble forgesigos por niaj nordhemisferaj legantoj la januarajn frostojn OE
sudhemisfera rilata al la suda hemisfero 1 aŭ hemisfero 2: sudhemisfera konstelacio la unua sudhemisfera UK en Brazilo