PIV 2026 · Artikolo 10349
mikroto
Derivaĵoj en la artikolo 3
mikroto ZOOL mamulo, ronĝulo, kun malhelkolora dorso kaj preskaŭ nevideblaj oreloj; ĝi cetere similas al musoj kaj ratoj, sed ne loĝas ĉe homaj loĝejoj. genro Microtus ➞ hamstredo.
agra mikroto grize bruna mikroto kun mallonga vosto. specio Microtus agrestis
kampa mikroto mikroto kun malgrandaj oreloj kaj malgranda vosto. specio Microtus arvalis
neĝa mikroto mikroto kun densa pale griza felo kaj pala vosto. specio Chionomys nivalis ➞ kampomuso.