← Reen al H

PIV 2020 · 5667

★hamstr/o

hamstr/o Malgranda mamulo (Cricetus k parencaj g-oj) el la ordo de ronĝuloj, kun vangoj ŝanĝiĝintaj al saketoj, en kiuj ĝi portas manĝaĵojn; ĝi ankaŭ kolektas manĝaĵojn por la vintro en subteraj kavoj; ĝi loĝas en C k E Eŭropo k Azio:
granda hamstro (Cricetus c.), kun mallonga vosto;
ora hamstro (Mesocricetus auratus), kun preskaŭ nevidebla vosto;
migra hamstro (Cricetulus migratorius), tre malgranda, kun mallonga vosto.
hamstri. Amasigi al si provizojn, nutraĵojn, ofte en neleĝa maniero, precipe pro timo al krizo, striko, milito ktp. ŝakri.