PIV · 13258
referenc³o
referenc3o
1 Indiko, pli-malpli preciza, de loko en libro, kie informoj, klarigoj aŭ pruvoj povas esti trovataj (ekz.: Gen.28,2. aŭ: O.V. p.335, lin.11).
2 Atesto, donita de pli-malpli aŭtoritata persono, por rekomendi kandidaton al posteno, servado ks.
3 💻 Dateno aŭ variablo, kies valoro estas la adreso de alia dateno aŭ variablo: referenco al referenco al tabelo de signoj. Sin. montrilo.
4 Objekto, fizika propreco, valoro ks, uzata kiel la bazo por kompara mezuro aŭ normigado.
referenci (tr)
1 Indiki al leganto, kie li povus trovi la originalan tekston: mi povus referenci preskaŭ ĉiun paĝon de la Kapitalo. ☞ aludi.
2 (pp mezuro) Rilatigi al difinita bazo aŭ nulnivelo.
referenca. Rilata al referencoj: referenca libro (kiun oni ne tralegas, sed nur konsultas); referenca biblioteko (de kiu oni ne povas prunte elporti la librojn).
referencilo. Ĉiu el la signoj, per kiuj oni referencas (†, *, ★).
krucreferenco. Referenco al aliaj lokoj en la sama libro: biblio kun marĝenaj krucreferencoj.