PIV 2020 · 584
★alud/i
★alud/i (tr)
1 Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas: aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: «Ĝoju mia reĝino!» Z; ŝi aludis pri la familia filo, kiu devas demandi […] Z; la artikolo klare aludas la ĵusan skandalon; mi ne volas ĉi tie aludi la okazintaĵojn interne de la komitato; (f) tiu nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo B.
2 Nerekte sciigi, subkomprenige averti: sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B., li eĉ per unu vorto ne aludis al mi, ke tiu ne povas esti mia reprezentanto Z; kelkaj aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono Z; homo sentaŭga […] donas signojn per la okuloj k aludas per siaj piedoj X. ☞ sugesti.
aludo. Ago k vortoj de tiu, kiu aludas:
1 tiaj aludoj kontraŭ mi interesas min tre malmulte Z; s-ro de B. neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li proponas fari en E. ian ŝanĝon Z; li montris per la fingro unu bildon: ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo […] Z; (f) se sub la nomo de vino oni donas al vi simplan akvon, kiu ne havas eĉ la plej malgrandan aludon de vino, tiam […] Z; la muziko ŝajnas al mi aludo al iu senlima, ie ekzistanta feliĉo B.